Rola ludado

En socia pedagogio, en lerneja pedagogio, en konduta terapio kaj sistema terapio, en pedagogia psikologio same kiel en armea trajnado kaj trafika pedagogio, apliko de rolludoj montriĝis nemalhavebla metodo de profesia agado. Iuj trejnadoj estas nepenseblaj sen rolludaj ekzercoj. La teoria bazo de rola ludado estas la sociologia koncepto de socia rolo kaj kutime speciala rola teorio.

Kiel aliaj formoj de ludo, rola ludado estas praktikata de infanoj ekde frua aĝo. Ĝi restas konstanta akompano dum la infanaĝo. La infano role ludas imagitajn situaciojn kun gepatroj, gefratoj, kunuloj, sed ankaŭ kun objektoj. Rola ludado helpas al la konstante lernanta infano asimili la socian realecon, kaj akiri pli fortan memfidon.[1]

La efektiva aktoreca rola ludado iom post iom perdas gravecon en la plenkreskula aĝo, sed ne la praktikado de novaj sociaj roloj, ekzemple en konteksto de profesia laboro, en sporto, en novaj grupoj aŭ sociaj rilatoj. La ludema aspekto de aktoreca rola ludado estas tenita en specialaj kursoj (ekz. en pedagogia trejnado), se sociaj rilatoj estas klarigataj aŭ praktikataj. Multaj el tiuj infanaj rolaj ludadoj estas elprovado de diversaj sociaj roloj en familiaj interrilatoj.

Knabino kun sia pupo, ŝajniganta esti patrino kiu promenigas sian bebon
  1. J. Bilstein, M. Winzen, Ch. Wulf (eld.): Anthropologie und Pädagogik des Spiels (germane: "Antropologio kaj pedagogio de ludado"). Weinheim 2005

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy